Aŭstria Esperanto Movado

Aŭstria Esperanto Movado

Dieser Artikel in deutscher Sprache

Interŝanĝo de spertoj ĉe E-renkontiĝoj

Esplorante por kiu kaj por kiu apliko eblas uzi Esperanton laŭeble bone, oni post iom da pripensado atingas la konkludon ke Esperanto tie plej utilas kie homoj el almenaŭ 3 lingvoregionoj kunvenas en grupo por interŝanĝi pensojn.

Esperanto taŭgas kompare kun aliaj aldone lernendaj lingvoj ja plej bone por la aktiva uzado. Oni povas esprimi sin en Esperanto esence pli facile kaj pli sekure precipe en parola formo. Tiu avantaĝo plej bone efikas se ĉiu partoprenanto de la interparoloj mem liveru ampleksan kontribuon al la interparoloj.

Oni lernas komparante similajn situaciojn. Tiel ĉiu partoprenanto povas raporti pri siaj spertoj en certa kampo. Se tion faras multaj partoprenantoj tiam ekestas bildo pri tio kio ĝenerale aperas ĉe ĉiuj partoprenantoj kaj kio estas specifaj cirkonstancoj en certa lando, kulturo aŭ socia grupo k.s. Ĉiu partoprenanto povas elsuĉi - ankaŭ kun helpo de la gvidanto de la interparoloj - kiuj cirkonstancoj kaj faktoj koncernas ankaŭ lin mem kaj kiel do li povos sin adapti pli bone al sia specifa situacio.

Esperanto do ofertas sinhelpon per internacia komunikado. Estas ofte preferinde paroli pri certa temaro kun homoj el aliaj landoj por atingi novajn ekkonojn ĉar en la propra lando regas certa vido kaj  la cirkonstancoj estas vere ŝtoniĝintaj.

Esperanto signifas ankaŭ lingvan sinhelpon. Oni mastrumas tute sen interpretistoj kaj evitas kostojn kiujn oni tute ne kapablus pagi. Per Esperanto ankaŭ el ekonomia vidpunkto tiaj interparoloj nur fariĝas realigeblaj.

Sinhelpo utilas ne nur ĉe komunaj problemoj sed aplikeblas same por atingi komunajn interhomajn kaj kulturajn travivaĵojn. Jam nur la lingva sinhelpo kreas grandan pliriĉigon ĉar ĉiu partoprenanto povas ĝoji ke li kapablas esprimi sin kaj esti komprenata. Se aldoniĝas ankoraŭ aliro al problemsolvo resp. se kreiĝas eĉ komune io nova, tio tiam prezentas grandan travivaĵon kaj oni estas kontenta esti partopreninta la renkontiĝon.

Nur tiu kiu kredas ke eblas aĉeti ĉion per mono, kuntiros la nazon pri tio. La lingvo de la mono hodiaŭ estas la angla, la lingvo de la internacia sinhelpo estas Esperanto.



Aŭstria Esperanto Movado