|
Aŭstria Esperanto Movado |
|
Dieser Artikel in deutscher Sprache Aktualaj
taskoj en Aŭstrio
|
|
Aŭstrio troviĝas en tre
speciala geografia situo rilate al la plua evoluo de la disvastigo de
Esperanto. Tute proksime al la federacia ĉefurbo Vieno, en nur 50
kilometra distanco situas la ĉefurbo de Slovakio, Bratislava kaj same
proksime situas Hungario kun la limurbo Sopron. La tri landoj estas nun
ĉiuj EU-membroj kaj pro tio la kunlaboro inter tiuj landoj nun jam tre
facile eblas. Tiu trilanda regiono prezentas tiel idealan agadregionon
por la disvastigo de Esperanto.
Por tio necesas ke la E-organizoj de tiuj landoj resp. ISliaj aktivuloj precipe en la menciita limregiono, kontaktiĝu inter si kaj disvolvu komunajn aktivecojn. Al tio apartenas krom la okazigo de regulaj laborcelaj renkontoj, precipe regula internacia aranĝo en la regiono kiu okazu pro la malpli altaj kostoj prefere en la ĉirkaŭaĵo de Bratislava aŭ en Sopron. Dua taskokampo estas la produktado de videofilma materialo en Esperanto. Pro ekstreme favorprezaj diĝitaj videokameraoj, diĝita tranĉadotekniko en la persona komputilo (PK), produktado de DVD-lumdiskoj en la PK, nun ankaŭ al privatuloj eblas produkti videofilman materialon je malaltaj kostoj. Estas bezonataj krome nur ideoj, aktoroj kun bonaj lingvaj kapabloj kaj bona reĝisorado kaj estrado de la produktado. La videofilma materialo tiel produktita sur DVD povus esti uzata por varbado, por lingvokursoj kaj por E-aplikoj. |
|
Aŭstria Esperanto Movado |